Letras Web

La Katoj

La Porkoj

17 acessos

Vi devas voki sinjoron misterfelo
La unikan magi-kapablan katon
Plej grandaj sorĉistoj eksciu de li
Pri trukoj diversaj, pri vera magi'! Hop!

Refreno:
Kaj ni diras:
Ho, jes, neniam vidis ni
Katon samsaĝan kiel ĉI
Inda je mir' sinjor' misterfel'!

Li trankvilas kaj paŝas sen bru',
Nigras li de la vost' ĝis l' orel',
Li trarampas tra plej eta tru',
Li promenas sur plej streta rel',
Lerte trukas li per la kartar',
Same spertas li pri la ĵet-kub',
Kaj se li vin kredigas, ke li muson insidas,
Vi akceptos tion sen dub'!

Povas li lerte ruzi pri kork',
Pri kulero aŭ pri galantin'.
Se forestas tranĉilo aŭ fork',
Kaj vi pensas, ke vi perdis ĝin,
Ne perdu l' esperon en sekva sezon'
Vi trovos ĝin kuŝI sur verda gazon'!

Refreno.

Li sin tenas kun pleja talent',
Kaj pri li malfacilas kompren':
Jen aŭdatas li de la tegment',
Sed ja kuŝas li ĉe la kamen'.
Jen aŭdatas li de la kamen'
Dum videblas li sur la tegment'!
Sed ronrono subita, de ni ĉiuj aŭdita,
Ja atestas kun elokvent

Pri grandeco de lia magi'!
Kaj mi scias, ke foje kun pen'
El ĝarden' vokis lin l' famili',
Dum li dormis verande sen ĝen'.
Kaj antaŭ semajn' ĉI sinjor' misterfel'
Sep katidojn eltiris el simpla ĉapel'!

Refreno.

Gesinjoroj! Mi prezentas al vi
La miraklan magi-kapablan sinjoron misterfelo! Hop!

Top Letras de La Porkoj

  1. La Katoj
  2. Jen
  3. La Ŝaman
  4. La mesaĝoj sekretaj
  5. La vivon varmigas la sun'
  6. Kia nokto
  7. Ene de l' milito
  8. Bona Espero
  9. Akvumi la florojn
  10. Hieroglifoj