Letras Web

Valso kun Komunistino

La Perdita Generacio

7 acessos

Do ni ambaŭ starante, sendube prezentante nin
Fieraj kamaradoj de l' flag'
Jen vi bela aktoro, afektante honoro
Sed evitu nur resti papag'
Kaj miaj scioj pri ruĝa histori' kreas pordojn por mi

En dancejo denove, ĉu ankaŭ vi povas
Eklerni la dancojn de l' am'?
Ŝi demandis ridante, deloge dancante
"Ĉu kuraĝas vi eliri de l' ban'?
Proksimiĝu dancante, amik', en teatro-komik'"

En aero ni birdas, en akvo ni fiŝas
Kaj foje en mallumon laŭ kor'
Ni posedas nenion, tamen pli ol aliaj
Enŝlositaj en pala kolor'
Kion fari kun tia odor'?
Ĉu forgesu ĝin per amor'?

Poste en la preĝejo, la komputilejo
Monkolekto ne plaĉos al ni
Certe la pastro proponos, sed kiu bezonos ĝin?
Ĉu dio aŭ la hierarki'?
Inter niaj okuloj, la lum', nia transvorta plenum'

En aero ni birdas, en akvo ni fiŝas
Kaj foje en mallumon laŭ kor'
Ni posedas nenion, tamen pli ol aliaj
Enŝlositaj en pala kolor'
Kion fari kun tia odor'?
Ĉu forgesu ĝin per amor'?

Reciproke valsante, tra la nokto parolante
En la lingvo de paco kaj am'
Eble trovis ni pecon de ia libereco
En la ombro de la granda tamtam'
Proksimigi dancante amik' povas esti mondpolitik'

En aero ni birdas, en akvo ni fiŝas
Kaj foje en mallumon laŭ kor'.
Ni posedas nenion, tamen pli ol aliaj
Enŝlositaj en pala kolor'.
Kion fari kun tia odor'?
Ĉu forgesu ĝin per amor'?

Top Letras de La Perdita Generacio

  1. Amokanto
  2. Maldormemo Mia
  3. Ĉu Vi Kontentas?
  4. Ĉu Timigas la Ombro
  5. Alia Aventuro
  6. Ĉiuj Ni Amegas Usonon
  7. Beggin' On Your Knees
  8. Senpromese, Senperfide
  9. La Dizertanto
  10. Valso kun Komunistino