Letras Web

La granda kermeso

Kajto

36 acessos

Ni venis en Mondon, hazarde, pasie.
Ni tute ne trudis nin por la eniro.
La viv-karuselo nin svingas ebrie
Kaj lasas nin sobre sur brua foiro.
Ni flugas senzorge tra tempo junula,
Ni plugas tra agxo matura, regula.
La jaroj severe tik-tak-inventaras,
Gxis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras,
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen cxeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite.
Nur kelkaj petegas pli baldaux eliri.
Tumulto de l' tagoj silentas subite,
Finita la strecxo sukcesojn aspiri.
Jam vanas subigxi al novaj postuloj,
Rikanas dubemo sardonaj speguloj,
Sed floro velkinta plensense odoras,
Pasintajn somerojn ni milde memoras,
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen cxeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

Top Letras de Kajto

  1. La Malnova Balancilo
  2. La granda kermeso
  3. La Velŝipo Magdalena
  4. Mi memoras
  5. La Soldato Kiu Marŝas
  6. Dormu milde
  7. Tosto
  8. Pupoj
  9. Ni Hisu La Velojn
  10. Rankvarteto